
— Sed ni, — ekploris la Maĉuloj, — ni tre timas araneojn kaj hirudojn!
— Pri kio do vi ploras? — demandis Elli. Ja tio pasis!
— Vere, vere! — la Maĉuloj kune ekridis kaj la ĉapelaj tintiloj sonoris.
— Potenca sinjorino Elli! — ekparolis la ĉefo. - Ĉu volas vi esti nia reĝino anstataŭ Gingema? Ni certas, ke vi estas tre bona kaj ne tro ofte punos nin!..
— Ne, — oponis Elli, — mi estas nur malgranda knabino kaj ne taŭgas por regi landon. Se vi volas helpi al mi, donu al mi kapablon plenumi viajn intimajn dezirojn!
— Ni havis solan deziron — liberiĝi de la malica Gingema, pikapu, trikapu! Sed via dometo — krak! krak! — dispremis ŝin kaj ni ne plu havas dezirojn!.. - diris la ĉefo.
— Sekve mi nenion faros ĉi tie. Mi iros por trovi tiujn, kiuj havas dezirojn. Sed miaj ŝuaĉoj estas tre malnovaj kaj eluzitaj — ili ne eltenos longan vojon. Ĉu vere, Totoĉjo? — sin turnis Elli al la hundeto.
— Certe, ne eltenos, — konsentis Totoĉjo. - Sed vi ne ĉagreniĝu, Elli, ĉi tie apude mi vidis ion kaj helpos al vi!
- Ĉu vi? — miris la knabino.
— Jes, mi! — fiere respondis Totoĉjo kaj malaperis trans la arboj. Post minuto li revenis kun bela arĝenta ŝueto inter la dentoj kaj solene metis ĝin al la piedoj de Elli. Sur la ŝueto brilis ora buko.
— De kie vi prenis ĝin? — miregis Elli.
— Mi tuj rakontos! — respondis anhelante la hundeto, foriĝis kaj denove revenis kun la alia ŝueto.
— Kia ĉarmo! — admire diris Elli kaj surprovis la ŝuetojn — ili estis ĝustmezuraj, kvazaŭ faritaj por ŝi.
— Kiam mi esploris la ĉirkaŭaĵojn, — grave komencis Totoĉjo, — mi vidis post la arboj grandan nigran truon en la monto…
— Aj-aj-aj! — en teruro ekkriis la Maĉuloj. - Ja tio estas eniro en la kavernon de la malica sorĉistino Gingema! Kaj vi kuraĝis eniri tien?..
— Do kio estas terura? Ja Gingema mortis! — kontraŭdiris Totoĉjo.
— Ankaŭ vi, sekve, estas sorĉisto! — en teruro eldiris la ĉefo; ĉiuj aliaj Maĉuloj konsente kapjesis kaj la ĉapelaj tintiloj sinkrone sonoris.
