- Ĉu vi ne iros kun mi? — demandis la knabino.

— Ne, mia infano, — respondis Villina. - Mi ne povas porlonge lasi Flavan Landon. Vi devas iri sola. La vojo en Smeraldan Urbon estas pavimita per flavaj brikoj kaj vi ne misvagos. Kiam vi venos al Gudvin petu lian helpon…

— Sed ĉu longe mi devas esti ĉi tie, sinjorino? — demandis Elli, mallevinte la kapon.

— Mi ne scias, — respondis Villina. - Pri tio nenio estas skribita en mia magia libro. Iru, trovu, batalu! Mi de tempo al tempo rigardos en la magian libron por scii kiaj estas viaj aferoj… Adiaŭ, mia kara!

Villina sin klinis al la grandega libro kaj ĝi tuj ŝrumpis ĝis amplekso de fingringo kaj malaperis en faldoj de la mantelo. Alflugis ciklono, fariĝis mallume, kaj kiam la obskuro disiĝis, Villina jam ne estis: la sorĉistino malaperis. Elli kaj la Maĉuloj ektremis pro teruro kaj tintiloj sur la ĉapeloj de la malgrandaj homoj eksonoris.

Kiam ĉiuj trankviliĝis iomete, la plej kuraĝa el la Maĉuloj, ilia ĉefo, turnis sin al Elli:

— Potenca feino! Ni salutas vin en Helblua Lando! Vi murdis la malican Gingema kaj liberigis la Maĉulojn!

Elli diris:

— Vi estas tre afablaj, sed ĉi tie estas eraro: mi ne estas feino. Ja vi aŭdis, ke mia dometo falis sur Gingema laŭ la ordono de sorĉistino Villina…

— Ni ne kredas tion, — obstine oponis la ĉefo de la Maĉuloj. - Ni aŭdis vian interparolon kun la bona sorĉistino, botalo, motalo, sed ni opinias, ke vi estas potenca feino. Ja nur la feinoj povas

— 18 — veturi en aero en siaj dometoj kaj nur feino povis liberigi nin de Gingema, de la malica sorĉistino de Helblua Lando. Gingema dum multaj jaroj regis nin kaj devigis nin labori tage kaj nokte…

- Ŝi devigis nin labori tage kaj nokte! — ĥore diris la Maĉuloj.

- Ŝi ordonis al ni kapti araneojn kaj vespertojn, kolekti ranojn kaj hirudojn en kanaletoj. Tio estis ŝia la plej ŝatata manĝaĵo…



9 из 118