
— Kie estas la serpentaj kapoj? — kolere grumblis Gingema. - ja ne ĉiujn mi formanĝis matene!.. Ho, jen ili estas, en la verda poto! Do, la infuzaĵo estos bonega!.. Damaĝos mi al la malbenitaj homoj! Malamas mi ilin! Ili ekloĝis en la tuta mondo! Ili drenas la marĉojn! Forhakas la densejojn!.. Ĉiujn ranojn ili ekstermis!.. La serpentojn oni pereigas! Nenio bongusta sur la tero restis! Nur se frandi vermeton aŭ araneeton!..
Gingema minacis en spacon per sia osteca ŝrumpinta pugno kaj komencis meti en la kaldronon la serpentajn kapojn.
— Uh, malamataj homoj! Jen pretas mia sorĉa infuzaĵo por via pereo! Mi aspergos la arbarojn kaj kampojn, kaj komenciĝos ŝtormo, kia ankoraŭ ne ekzistis!
Gingema kun peno prenis la kaldronon kaj fortiris ĝin el la kaverno. Ŝi trempis en la kaldronon grandan balailon kaj komencis plaŭdi ŝian infuzaĵon ĉirkaŭen.
— Naskiĝu, uragano! Flugu tra la mondo kiel furioza besto! Ŝiru, rompu, ruinigu! Renversu la domojn, levu ilin en aeron! Susaka, masaka, lema, rema, gema!.. Burido, furido, sema, pema, fema!..
Ŝi elkriis sorĉajn vortojn kaj ŝprucigis ĉirkaŭen per la taŭzita balailo, kaj la ĉielo mallumiĝis, amasiĝis nuboj, vento komencis fajfi. Fore ekbrilis fulmoj…
— Ruinigu, ŝiru, rompu! — sovaĝe kriegis la sorĉistino.- Susaka, masaka, burido, furido! Pereigu, uragano, la homojn, bestojn, birdojn! Nur la ranojn, musojn, serpentojn, araneojn ne tuŝu, ho uragano! Multiĝu ili en la tuta mondo por mia ĝojo, ĝojo de la ĉiopova sorĉistino Gingema! Burido, furido, susaka, masaka!
Kaj la vento muĝas pli kaj pli forte, brilas fulmoj, surdige bruas tondro.
Gingema en sovaĝa ekstazo turniĝis samloke kaj la vento disblovis la baskojn de ŝia longa mantelo…
* * *La uragano sorĉfarita de Gingema atingis Kansason kaj ĉiuminute proksimiĝis al la domo de Ĝon. Fore ĉe la horizonto densiĝis nuboj, inter ili briletis fulmoj.
