

“Tiam mi lante iris laŭ la strato kaj trovis, kiel mi anticipis, ke estis stalaleo en la vojeto apud unu el la ĝardenaj muroj. Mi helpis al la ĉevalservistoj kun la ĉevaloj, kaj oni transdonis al mi du pencojn, glason da elo, “Kaj kion pri Irena Adlero?” mi demandis. “Ho, ŝi allogis ĉiujn el la viroj en tiu kvartalo. Ŝi estas la plej delikata homo, kiu portas kufon sur tiu ĉi planedo. Tion diris ĉiu el la Serpentina stalalearo. Ŝi vivas kviete, koncerte kantas, foriros je la kvina ĉiutage kaj revenas precize je la sepa por vespermanĝi. Malofte ŝi foriras je alia tempo, krom kiam ŝi kantas. Ŝi havas nur unu vizitanton, sed li ofte vizitas. Li estas malhela, bonaspekta kaj vigla. Li neniam vizitas malpli ol unufoje ĉiutage kaj ofte dufoje. Li estas s-ro Godfreo Nortono de la Interna Templo. “Tiu Godfreo Nortono estas evidente grava faktoro en la kazo. Li estas advokato. Tio ŝajnas minace. Kiel ili interrilatas la alian, kaj kiun li celas pro siaj oftaj vizitoj? Ĉu ŝi estas lia kliento, lia amiko aŭ lia amorantino? Se la unua ŝi eble transdonis la foton al li, se la ĉi lasta estas ne tiel probabla. Rilate al tiu demando dependis ĉu mi restas ĉe Briona Loĝejo aŭ turnas mian atenton al liaj ĉambroj en la Templo. Estas delikata punkto kiu larĝigu la kampon de mia enketo. Mi petas vian pardonon, se mi enuigas vin per tiuj detaloj, sed vi devas konstati miajn problemetojn se vi komprenas la aferon.” “Mi tre interesiĝas,” mi respondis. “Mi pripensadis la aferon en mia menso kiam kabrioleta kabo alvenis al Briona Loĝejo kaj sinjoro salte elveturiĝis. Li estis rimarkinde belaspekta viro – malhela, kun lipharoj – evidente la viro mem. Ŝajnis ke li rapidegas. Li kriis ke la koĉero devu atendi. Li ignoris la servistino ĉe la pordo, kiel viro kiu estas tute ĉehejme.