“Laŭ via plaĉo.”

“Absolute?”

“Mi diras al vi, ke mi donus unu el la provincoj de mia regno por reakiri tiun foton.”

“Kaj la nuntempaj elspezoj?”

La Reĝo eligis ledan sakon de sub sia mantelo kaj prenis surtable.

“Estas 300 pundoj da ora moneroj kaj 700 da monbiletoj,” li diris.

Holmso skribis kvitancon sur paĝo de sia notlibro kaj transdonis al li.

“Kaj la adreso de la sinjorino?” li demandis.

“Briona Loĝejo, Avenuo Serpentino, Arbaro de Sankta Johano.”

Holmso notigis. “Unu alia demando,” li diris. “Ĉu la foto estas mezformata?”

“Jes.”


2

Je la tria precize, mi atingis Bakerstraton, sed Holmso ne jam revenis. La luigantino informis min ke li foriris la domon iomete post la oka atm. Mi sidiĝis apud la fajro, tamen, kaj intencis atendi lin kiom ajn longe li forestas. Mi jam profunde interesiĝis pri lia enketo, ĉar kvankam estas neniu el la makabraj kaj strangaj elementoj rilate al la du kazoj jam raportitaj,

Estis preskaŭ la kvara antaŭ ol oni malfermis la pordon, kaj ĉifone vestita, ebrie aspekta kaj malneta grumo kun vangoharoj kaj kun flamruĝa vizaĝo eniris la ĉambron. Mi kutimiĝis al la alivestaĵoj de mia amiko, sed mi devis trifoje rigardi antaŭ ol mi certis ke estas vere li. Li kapsignis kaj malaperis en la dormĉambron, de kiu li eligis post kvin minutoj vestita per tvida kompleto kaj dece aspekta kiel kutime. Li enpoŝigis la manojn, etendis la krurojn kaj ridegis kelkajn minutojn.

“Nu, vere!” li kriis, kaj li ridis tiom multe ke li devis antaŭenkliniĝi sur la seĝo.

“Kio okazis?”

“Estas tro komika. Mi certas ke vi neniam divenas tion, kion mi faris ĉi-matenon.”

“Mi ne povas imagi. Mi supozas ke vi gvatis la kutimojn kaj eble la domon de f-ino Irena Adlero.”

“Jes ja; sed la sekvaĵo estas tre nekutime. Tamen mi rakontas al vi. Mi foriris la domon iomete post la oka ĉi-matenon kiel nedungita grumo. Estas mirindaj simpatio kaj kamaradeco inter la ĉevalularo. Estu unu el ili kaj vi konas ĉion. Mi rapide trovis Brionan Loĝejon. Estas neta ekskvizita vilaeto kun ĝardeno malantaŭe, sed la du etaĝa domo estas tuj apud la vojo. Ĉuba seruro



9 из 20