“Li estis en la domo ĉirkaŭ duonan horon, kaj mi povas ekvidi lin tra la salonfenestroj. Li paŝis jen kaj jen, parolis ekcitiĝeme kaj svingis la brakojn. Mi ne povis vidi ŝin. Baldaŭ li eligis kaj aspektis eĉ pli agitita ol antaŭe. Li alproksimiĝis al la kabo, elpoŝigis oran horloĝon kaj mienis serioze. ‘Veturigu kiel la diablo,’ li kriis, ‘unue al Groso kaj Hankeo

“Ili tuj foriris. Mi ĵus konsideris ĉu mi devas sekvi kiam laŭ la vojeto venis malgranda landaŭo – la koĉero kun jako malbutonita kaj kravato sub la orelo, kaj li ankaŭ ŝajne nur duone pretigis la ĉevalojn kaj la landaŭon. Li haltis antaŭ la pordo kaj ŝi rapidege eniris la veturilon. Mi nur ekvidis ŝin tiun momenton, sed ŝi estas belega virino kun vizaĝo por kiu oni mortu.

“‘La preĝejon de Sankta Monika, Johano,’ ŝi kriis, ‘kaj duonpundon, se vi atingos ĝin en dudek minutoj.’

“Tio estis tro bone kaj mi ne volis mistrafi, Vatsono. Mi ĵus decidis ĉu mi pli bone kuras aŭ ĉu mi ŝtelveturiĝas malantaŭ ŝia landaŭo kiam preterpasis kabo. La kabisto rigardis min dufoje kaj taksis min aĉan pasaĝeron, sed mi salte eniris antaŭ ol li povas protesti. ‘Al la preĝejo de Sankta Monika,’ mi diris, ‘kaj duonpundon se vi atingas ĝin en dudek minutoj.’ Estis dudek kvin minutoj antaŭ meztago, kaj kompreneble mi certas pri tio, kio okazos.

“Mia kabisto rapide veturigis min. Mi opinias, ke mi neniam vojaĝis tiom rapide, sed la aliaj alvenis antaŭ mi. La kabo kaj la landaŭo kun ŝvitemaj ĉevaloj staris antaŭ la pordo kiam mi alvenis. Mi pagis kaj rapide eniris la preĝejon. Estis neniu tie, krom la paro kaj surplise vestita kleriko, kiu ŝajne protestis al ili. Ili staris kune antaŭ la altaro. Mi lantis laŭ la flanknavo kiel alia lantemulo kiu vagade eniru preĝejon. Subite al mia surprizo la triopo turnis kaj alfrontis min kaj Godfreo Nortono kuregis en mia direkto.



11 из 20