“‘Dank’ al Dio,’ li kriis, ‘Vi taŭgas. Venu! Venu!’

“‘Kion?’ mi demandis.

“‘Venu, ulo, venu, nur tri minutojn, aŭ ne estas laŭleĝe.’

“Li preskaŭ trenis min ĝis la altaro, kaj antaŭ ol mi konstatis, mi murmuris respondojn kiujn oni flustris en mian orelon, kaj mi certigis aferojn pri kiuj mi sciis nenion, kaj ĝenerale helpis en la geedziĝo de Irena Adlero, fraŭlino, kaj Godfreo Nortono, fraŭlo. Ĉio okazis dum momento. Ambaŭ la viro kaj la virino dankis al mi, dum la kleriko ĝojbrilis. Estas la plej absurda situacio en kiu mi iam trovis min kaj mi ekridis ĵus nun kiam mi pripensis tion. Ŝajnis ke estis iu neregula pri la licenso, kaj la kleriko tute rifuzis geedzigi ilin sen ia atestanto, kaj pro mia bonŝanca apero la fianĉo ne devis ekeliri en la straton por serĉi fianĉamikon.

“Tio estas tute ne antaŭvidita,” mi diris; “kaj tiam kio okazis?”

“Nu, mi trovis ke mian planon oni grave menacis. Ŝajnis ke la paro tuj foriros, kaj mi devas tuj agadi. Ĉe la pordo ili foriris malsamdirekten, kaj mi foriris por formi mian propran planon.”

“Kio estas tio?”

“Mi manĝas iom da rostbefo kaj trinkas glason da biero,” li respondis kaj sonorilis. “Mi estis tro okupata kaj mi ne pensis pri manĝaĵo, kaj probable mi estas eĉ pli okupata ĉi-vesperon. Parenteze, doktoro, mi bezonos vian helpon.”

“Tio ĝojigas min.”

“Ĉu vi ne kontraŭas agi kontraŭleĝe?”

“Tute ne.”

“Aŭ riski ke oni arestu vin?”

“Ne, se pro bona motivo.”

“Ho, la motivo estas bonega!”

“Do mi konsentas.”

“Mi certis ke mi dependu de vi.”

“Sed kion vi deziras?”

“Kiam s-ino Turnero



12 из 20