“Kaj do?”

“Mi ĉion jam antaŭzorgas. Mi jam aranĝas tion, kio okazos. Mi insistas pri nur unu punkto. Vi devas ne interveni, kio ajn okazos. Ĉu vi komprenas?”

“Mi devas esti neŭtrala, ĉu?”

“Faru nenion ajn. Probable estos malgranda tumulto. Ne participu. Tiu finiĝos kiam oni portas min en la domon. Post kvar-kvin minutoj oni malfermos la salonfenestron. Vi postenos vin proksime al la fenestro.”

“Jes.”

“Vi rigardos min, ĉar mi estos videbla al vi.”

“Jes.”

“Kaj kiam mi levos la manon – tiele – vi ĵetos ion en la ĉambron kaj samtempe laŭtkrios, ‘Fajr’!’ Ĉu vi komprenas?”

“Tute.”

“La ĵetaĵo ne estas terura,” li diris kaj prenis longan cigarforman volvaĵon el sia poŝo. “Jen estas ordinara tubista fumraketo kun kapsuloj ĉe ambaŭ finoj do ĝi estas membruliganta. Via tasko konsistas nur el tio: Kiam vi fajrkriegos, multaj homoj ankaŭ komencos krii. Tiam vi iros ĝis fino de la strato kaj ni rendevuos post dek minutoj. Ĉu mi klarigas ĉion?”

“Mi devas resti neŭtrale, proksimiĝi al la fenestro, rigardi vin kaj ĉe via signo ĵeti tiun objekton, fajrkrii, kaj atendi vin ĉe la stratangulo.”

“Precize.”

“Vi tute dependu de mi.”

“Bonege. Mi opinias, ke estas preskaŭ la tempo ke mi preparas por mia nova rolo.”

Li malaperis en la dormĉambron kaj revenis post kelke da tempo en la rolo de amikeca kaj naiva nekonformema pastoro.

Estis kvarono post la sesa kiam ni foriris Bakerstraton, kaj estas dek minutoj antaŭ la sepa kiam ni trovis nin en Avenuo Serpentino. Jam krepuskis, kaj oni ĵus eklumigis la stratlampojn dum ni preterpasis Brionan Loĝejon, atendante la alvenon de la enloĝanto. La domo estis kiel mi imagis de la konciza priskribo de Ŝerloko Holmso, sed la loko aperis malpli privata ol mi anticipis. Male, por mallonga strato en kvieta najbarejo estis rimarkinde homplene. Aro de ĉifone vestitaj uloj fumis kaj ridis en angulo. Estis faktoto kun akrigilo. Du soldatoj flirtis kun vartistino. Kelkaj bone vestitaj junuloj lantis jen kaj jen kaj fumis cigarojn.



13 из 20