
“Vidu,” diris Holmso, dum li ree paŝis antaŭ la domo, “la geedziĝo tute simpligas aferojn. La foto nun iĝas dutranĉa armilo. Probable ŝi egale deziras ke Godfreo Nortono ne vidas ĝin, samkiel nia kliento ke la princino. Ni devas demandi, kie estas la foto.”
“Jes ja.”
“Estas ne probable ke ŝi portadas ĝin. La foto estas mezformata – tro granda por facile kaŝi per la virinaj vestaĵoj. Ŝi scias ke la Reĝo kapablas embuski kontraŭ ŝi kaj priserĉi. Dufoje li jam penis. Estas certe ke ŝi ne portas la foton.”
“Kie do?”
“Ĉe ŝia bankisto aŭ ŝia advokato. Jen de ebloj. Mi emas opinii ke laŭnature la virino estas sekretema kaj preferas gardi la proprajn sekretojn. Kial ŝi transdonas ĝin al iu ajn alia? Ŝi fidas al si mem. Ŝi ne povas certi pri la politika premo, kiu influus komerciulon aŭ advokaton. Krome memoru ke ŝi decidis uzi ĝin post nur kelkaj tagoj. Do ĝi estas proksime. Ĝi estas en ŝia propra domo.
“Sed oni dufoje priserĉis.”
“Ts! Oni fuŝis.”
“Sed kiel vi priserĉos?”
“Mi ne priserĉas.”
“Kio do?”
“Mi igos ŝin montri min.”
“Sed ŝi rifuzos.”
“Ŝi ne povas rifuzi. Sed mi aŭdas la sonon de radoj. Jen ŝia kaleŝo. Nu faru laŭ miaj ordonoj laŭlitere.”
Dum li parolis la lumo de la kaleŝolampoj ĉirkaŭiris la kurbon de la avenuo. Neta malgranda landaŭo klakete alvenis antaŭ la pordo de Briona Loĝejo. Kiam la landaŭo haltiĝis unu el la lantemuloj rapidis por malfermi la pordon esperante gajni pencon, sed alia samcela lantemulo kabutumis lin. Tio kaŭzis grandan bruegon al kiu alliĝis la du soldatoj unuflanke kaj la faktoto aliaflanke. Oni batis, kaj tuj la sinjorino, kiu ĵus elveturiĝis, estis meze en la tumulto de batalantoj, kiuj batis la aliajn sovaĝe per pugnoj kaj bastonoj.
