
“Ĉu la povrulo estas tre vundita?” ŝi demandis.

“Li mortas.” kriis kelkaj voĉoj.
“Ne, ne, li ankoraŭ vivas!” kriis alia, “sed li mortos antaŭ ol vi portas lin al malsanulejo.”
“Li estas bravulo,” diris iu virino. “Ili ŝtelus la retikulon kaj la horloĝon de la sinjorino, krom se li intervenis. Ili estas danĝera bando. Ha, li spiradas.”
“Li ne povas kuŝi en la strato. Ĉu mi portu lin en la domon, sinjorino?”
“Certe. Portu lin en la salonon. Estas komforta sofo. Sekvu min, mi petas!”
Malrapide kaj solene oni portis lin en Brionan Loĝejon kaj kuŝigis lin en la ĉefa ĉambro dum mi observis de mia loko apud la fenestro. Oni lumigis la lampojn, sed la kurtenon oni ne fermis, tiel ke mi povis vidi Holmson kiel li kuŝis sursofe. Mi ne sciis, ĉu pentosento kaptis lin en tiu momento, sed mi sentis min neniam pli honta pro mia rolo, kiam mi vidis la belulinon, kontraŭ kiu mi konspiris, aŭ la gracon kaj bonkorecon per kiuj ŝi flegis la vunditon. Kaj tamen estus la plej grava perfido al Holmso, se mi ne partoprenas en la afero. Mi hardis min kaj prenis la fumraketon de sub la surtuto. Mi pensis, ke post ĉio, mi ne nocis ŝin, kaj ni malebligis tion, ke ŝi nocas alian.
Holmso eksidiĝis, kaj mi vidis lin signi ke li bezonas aeron.
