
“Vi agis bone, doktoro,” li diris. “Vi ne povus agi pli bone. Ĉio estas bone.”
“Ĉu vi havas la foton?”
“Mi scias, kie ĝi estas.”
“Kaj kiel vi trovis ĝin?”
“Ŝi montris al mi, kiel mi jam diras.”
“Mi ankoraŭ ne komprenas.”
“Mi ne deziras igi misteron.” li ride diris. “La afero estas tute simple. Kompreneble vi scias ke ĉiuj en la strato estis komplicoj dungitaj por la evento.”
“Tion mi divenis.”
“Tiam, kiam ektumultis, mi havis iomete de ruĝa farbo en la manplato. Mi antaŭen kuris, falis, tuŝis la vizaĝon per la farbo kaj iĝis povrulo. Tio estas malnova ruzo.”
“Tion mi ankaŭ povas kompreni.”
“Tiam oni portis min en la domon. Ŝi rezolutiĝis, ke ŝi flegas min. Kiel alian ŝi povas fari? – kaj en sia salono, la ĉambro, kiun mi suspektis. Estis aŭ la salono aŭ la dormĉambro, kaj mi intencis scii tiun, kiu estas la ĝusta. Oni kuŝigis min sursofe, kaj mi signis ke mi bezonas aeron, do oni devis malfermi la fenestron, kaj tiam vi havas la oportunon.”
“Kiel tio helpas vin?”
“Estis tute grave. Kiam virino opinias, ke ŝia domo estas bruligota, ŝi instinkte protektas sian plej valoraĵon.
