
La impulso tute subigis ŝin. Pli ol unufoje mi elprofitis per tiu ruzo. Mi tiel ruzis en la kazo pri la Darlingtona anstataŭada skandalo, kaj ankaŭ en la afero pri la kastelo Arnsvorto. Edzino ekprenis sian bebon – needzinito ekprenis la juvelujon. Nu, mi certis ke la sinjorino taksas nenion en la domo pli valora ol tio, kion ni serĉas. Ŝi hastis sekurigi ĝin. La fajralarmo estis bone farita. La fumo kaj la kriadoj estis sufiĉe por maltrankviligi iun ajn. Ŝi respondis bonege. La foto estas en niĉo malantaŭ sekreta panelo tuj super la tenilo por la sonorilo. Ŝi tuj estis tie, kaj mi ekvidis ŝin duone malkaŝi ĝin. Kiam mi laŭtkriis ke estas falsa alarmo, ŝi rekaŝigis ĝin, ekrigardis la raketon, kaj haste eliris la ĉambron, kaj mi ne plu vidis ŝin. Mi ekstariĝis, kaj ekskuzis min, kaj eskapis la domon. Mi hezitis, ĉu mi penis tuj preni la foton; sed la koĉero alvenis, kaj li zorgeme rigardis min, do ŝajnis pli bone ke mi prokrastas. Se mi hastigas la aferon, ĉio estas runigita.
“Kio nun?” mi demandis.
“Nia serĉo preskaŭ finiĝas. Morgaŭ la Reĝo kaj mi vizitos, kaj kun vi, se vi deziras. Oni kondukos nin en la salonon por atendi la sinjorinon, sed probable kiam ŝi malsupreniros, ŝi trovos nek nin nek la foton. Eble kontentigas la Reĝon, se li regajnas la foton per la propra mano.”
“Kaj kiam vi vizitos?”
“Je la oka atm. Ŝi ne jam ellitiĝos, tiel ke ni havas bonan oportunon. Krome, ni devas senprokrasti, ĉar la geedziĝo eble ŝanĝas ŝiajn vivmanieron kaj kutimojn. Mi devas tuj kontakti la Reĝon.”
Ni atingis Bakerstraton kaj haltis antaŭ la pordo. Li priserĉis la poŝon por la ŝlosilo kiam iu preterpasanto diris:
“Bonan vesperon, s-ro Ŝerloko Holmso.”
Estis kelkaj homoj sur la trotuaro, sed la salutanto ŝajne estis svelta junulo en surtuto, kiu rapide preterpasis.
“Mi antaŭe aŭdis tiun voĉon,” diris Holmso dum li rigardis laŭ la malhela strato. “Nu, mi scivolemas pri kiu diable, tiu estas.”