Do vi vidas, ke mi duoble deduktas ke vi estis en aĉa vetero kaj ke vi havas aparte malignan boto-tranĉeman specimenon de la Londona sklavaro. Rilate al via praktiko, se ĝentlemano eniris mian ĉambron kaj odoras jodoforme, kun nigra makulo de arĝenta nitrato sur la dekstra montrofingro, kaj kun ŝvelaĵo en la dekstra flanko de la ĉapelo, kiu montras kie li kaŝis sian stetoskopon,

Mi ne povis ne ridi pro la facileco per kiu li klarigis sian dedukton. “Kiam mi aŭdas vian klarigon,” mi rimarke diris, “ĝi ŝajnas al mi tiel simple, ke mi mem povas facile dedukti, kvankam ĉe ĉiu sinsekva etapo de via rezonado mi estas konfuzita ĝis vi klarigas, kaj tamen mi kredas ke miaj okuloj estas ĝuste bonaj kiel la viaj.”

“Jes ja,” li respondis, ekbruligis cigaredon kaj ĵetis sin sur brakseĝon. “vi vidas, sed vi ne observas. La diferenco estas klara. Ekzemple vi jam ofte vidas la ŝtupojn en la koridoro, kiuj kondukas ĝis ĉi tiu ĉambro.”

“Ofte.”

“Kiom ofte?”

“Nu, ĉirkaŭ centfoje.”

“Do kiom da ŝtupoj estas tie?”

“Kiom? Mi ne scias.”

“Precize. Vi ne jam observas. Kaj tamen vi jam vidas. Jen mia punkto. Nu mi scias, ke estas dek sep ŝtupoj, ĉar mi jam kaj vidas kaj observas. Parenteze pro tio ke vi interesiĝas pri tiaj problemoj, kaj pro tio ke vi bonvole kronikis unu-du el miaj malgrandaj kazoj, eble vi interesiĝas pri ĉi tiu. Li ĵetis al mi dikan rozkoloran notpaperon, kiu jam restis surtable. “Tiu venis per la lasta poŝto,”

Oni ne datis la leteron, kaj ĝi estis sen aŭ subskribo aŭ adreso.

Ĝi tekstis:

Ĝentlemano vizitos vin ĉi-vesperon je kvarono antaŭ la oka – sinjoro kiu deziras konsulti vin pri tre grava afero. Via lastatempa servado por la reĝaj domoj de Eŭropo montras ke oni povas sekure konfidi vin pri aferoj tiom gravaj ke oni ne povas troigi ilin. Ni estas ĉi tiun raporton pri vi de ĉiu fonto ricevitaj. Estu en via ĉambro je tiu tempo kaj ne ĝenu vin se la vizitanto portos maskon.



3 из 20