
Li foriris plena je timo kaj dankemo, kompatinda diablulo. Mi diris al Adlero longan sortodivenon — laŭintence tiel longan ke mi ne povis ĝin findiri. Promesis alveni lian gvardpostenejon tiun nokton kaj diri al li ties vere gravan parton — ties tragedian parton, mi diris. Tial, necesas esti ekster la aŭdkampo de subaŭskultantoj. Oni ĉiam postenigis pikedon ekster la urbo. Nuraj disciplino kaj ceremonio. Nenia bezono tiurilate. Nenia malamiko en la ĉirkaŭejo.
Ĉirkaŭ noktomezo mi survojiĝis, provizite per la kontraŭsigno, kaj gvidis miajn paŝojn ĝis la soleca regiono kie Adlero estis gvardonta.
Estis tiel malhele ke mi stumblis senpere kontraŭ malklaran figuron preskaŭ antaŭ ol povi eligi ŝirmvorton. La sentinelo salutis kaj mi respondis, ambaŭ en la sama momento. Mi aldonis: "Estas nur mi, la sortodivenisto." Tiam mi glitpaŝis al la flanko de la kompatinda diablulo kaj ŝovegis mian ponardon en lian koron. "_Ja wohl_," mi ridis. Jen _estis_, efektive, la tragedia parto de lia sorto. Dum li falis de sur sia ĉevalo, li strebis alkroĉiĝi al mi kaj miaj bluaj ŝirmokuloj postrestis en lia mano. Kaj foren plonĝis la besto, lin trenante kun piedo en la piedingo.
Mi forfuĝis tra la arbaro kaj efektivigis mian eskapon, postlasinte miajn ŝirmokulojn en la mano de la mortinto.
Tio okazis antaŭ dek kvin-dek ses jaroj. Ekde tiam mi vagiradas sencele ĉirkaŭ la mondo, foje laborante, foje senlabore; foje havante monprovizon, foje senmone; sed ĉiam lacigite per troa vivado kaj dezirante finvivi, ĉar mian surteran mision plenumis la faro de tiu nokto. Kaj la nuraj plezuro, konsolo, kontentiĝo kiujn mi spertis en ĉiuj tiuj tedaj jaroj estis la ĉiutaga penso: "Mi senvivigis lin!"
Antaŭ kvar jaroj mia sano komencis malbonfarti. Mi vagatingintis Munkenon laŭ mia sencela maniero. Malhavante monon, mi serĉis kaj akiris laborpostenon. Mi plenumis mian taskon fidele dum ĉirkaŭ unu jaro. Tiam oni postenigis min kiel noktosentinelon tie en tiu mortodomo kiun vi vizitis lastatempe. La loko konvenis al mia humoro.
