Li falis surgenuen, timigite ĝis frenezio. Kaj dum kvin minutoj li ade elverŝis la saman litanion, kiel demenculo, kaj en tiu sama duonplora maniero restinta unu el miaj memoraĵoj pri tiu murdonokto en mia ĉambreto:

"Mi ne faris tion. Laŭ mia animo, tion mi ne faris. Kaj mi strebis malhelpi ke _li_ faru tion. Tiel mi agis, Dio estu mia atestanto. Li faris tion solapersone."

Jen estis ĉio kion mi volis. Kaj mi klopodis min senigi je la stultulo.

Sed ne, li alkroĉiĝis al mi, petegante ke mi lin protektu kontraŭ la murdinto. Li diris:

"Mi havas monon. Dek mil dolarojn. En kaŝejo. La fruktaĵo de ŝtelado kaj rabado. Savu min. Diru al mi kion fari kaj ĝi estos al vi, ĉiu cendo. Du trionoj el ĝi apartenas al mia kuzo, Adlero, sed vi rajtas alpreni ĝin entute. Ni kaŝis ĝin kiam ni alvenis ĉi tien komence.

Sed mi rekaŝis ĝin hieraŭ en nova loko kaj ne diris tion al li. Mi intencis dizerti kaj ĝin forpreni entute. Ĝi estas oro kaj tro peza por manporti kiam oni kuras kaj evitas. Sed virino kiu jam transiris la riveron antaŭ du tagoj por pretigi mian vojon postsekvos min kun la mono. Kaj se mi ne havus la ŝancon priskribi la kaŝejon al ŝi, mi intencis ruzdoni mian arĝentan poŝhorloĝon en ŝian manon aŭ transsendi ĝin al ŝi kaj ŝi komprenus la aferon. Estas paperpeco en la malantaŭaĵo de la ujo kiu ĉion rakontas. Jen, prenu la horloĝon kaj diru al mi kion fari."

Li penadis trudi sian horloĝon al mi kaj elmontradis la paperon, klarigante ĝin al mi, kiam Adlero eniris la vidkampon fordistance je ĉirkaŭ dek du jardoj. Mi diris al la kompatinda Krugero:

"Enpoŝigu denove vian horloĝon, ĝin mi ne deziras. Nenia difektado vin atingos. Foriru nun, mi devas diveni lian sorton por Adlero. Baldaŭ mi diros al vi kiel eskapi de la murdinto. Intertempe, necesos al mi rekontroli la premaĵon de via dikfingro. Nenion diru al Adlero pri ĉi tiu afero. Nenion diru al iu ajn."



9 из 31