
Ĝi plaĉis al mi. Plaĉis al mi esti kun la mortintoj — esti sola kun ili. Mi kutimis vagiradi inter tiuj rigidaj kadavroj kaj enrigardi iliajn aŭsterajn vizaĝojn dum horoj. Ju pli malfrua estis la horo, des pli impona estis la situacio. Mi preferis la malfruan horon.
Foje mi malheligis la lumojn. Tio estigis perspektivon, vi komprenu, kaj liberigis la imagon. Ĉiam la malklaraj, malantaŭenirantaj mortintovicoj estigis ĉe oni strangajn kaj fascinajn fantaziojn.
Antaŭ du jaroj — mi jam estis tie ekde unu jaro — mi sidis tute sole en la gvatĉambro en ventega vintra nokto, malvarmigite, sensentigite, senkonsole, ekdormetante iom post iom en senkonscion. La plorego de la vento kaj la klakado de foraj ŝutroj sonadis pli kaj pli mallaŭte en miaj senaŭdiĝontaj oreloj ĉiumomente kiam subite kaj akute la mortosonorilo eligis sangofrostigan alarmon super mia kapo! Preskaŭ paralizis min la ŝoko ĉar neniam antaŭe mi aŭdis la signalon.
Mi min renormaligis kaj hastegis al la kadavroĉambro. Preskaŭ mezdistance for laŭ la ekstera vico sidis rektaspina figuro envolvita en mortotuko, svingante la kapon malrapide de flanko al flanko: makabra spektaklo! Ĝia flanko alfrontis min. Mi aliris ĝin haste kaj enrigardis fikse ĝian vizaĝon. Ĉielo! Adlero ĝi estis!
Ĉu vi povas diveni kio estis mia unua ekpenso? Envortigite, jen ĝi estis: "Ŝajnas tial ke vi eskapis de mi unuan fojon. Okazos kontraŭa rezulto ĉi-foje!"
Verŝajne tiu etulo spertis neimageblajn terurojn. Imagu kion li devis eksenti vekiĝinte meze de tiu senvoĉa silento kaj ĉirkaŭspektadinte tiun malgajan mortintaron! Kiu dankemo brilegis en lia magrega blanka vizaĝo kiam li vidis vivantan formon antaŭ si! Kaj kiel la fervoro de tiu senparola dankemo plimultiĝis kiam lia rigardo atingis la vivigajn kordialojn kiujn mi portis en la manoj! Tiam imagu la hororon kiu eniris lian pinĉitan vizaĝon kiam mi metis la kordialojn malantaŭ min kaj diris moke:
