
"Ekparolu, Franzo Adlero! Alvoku tiujn mortintojn! Sendube ili aŭskultos kaj kompatos. Sed en ĉi tiu loko auŝkultos kaj kompatos neniu alia."
Li penadis paroli. Tamen rezistis kaj malpermesis paroladon tiu parto de la mortotuko kunpremanta liajn makzelojn. Li strebis levi petegajn manojn sed ili restis, kunmetite kaj kunligite, sur lia brusto. Mi kriegis:
"Kriegu, Franzo Adlero! Veku la dormantojn en la foraj stratoj, petante ilin alvenigi helpon al vi. Kriegu — sen malŝpari tempon, ĉar estas malmulte da tempo por malŝpari. Kio, ĉu vi ne povas? Kia domaĝo!
Tamen ne gravas. Kriegado ne ĉiam alvenigas helpon. Kiam vi kaj via kuzo murdis senhelpajn virinon kaj infanon en kabano de Arkansaso — mia edzino estis kaj mia infano — ili kripetis helpon, ĉu vi memoras? Sed tio ne sukcesis. Vi memoras ke tio ne sukcesis, ĉu ne? Viaj dentoj klaketadas — tial kial vi ne povas ekkrii? Malfiksu la bandaĝojn per viaj manoj. Tiam vi povos ekkrii. Ho, mi komprenas. Viaj manoj estas ligitaj kaj ne povas helpi vin. Kiom strange eventoj ripetiĝas post longaj jaroj. Ĉar ankaŭ _miaj_ manoj estis ligitaj tiun nokton, ĉu vi memoras? Jes, tiel forte ligitaj kiel viaj manoj estas ligitaj nun.
Kiom stranga tio estas! Mi ne povis min liberigi. La ideo malligi min ne eniris vian menson. La ideo malligi vin ne eniras mian menson nun.
Ŝŝŝ! Jen malfruhora paŝsono! Ĝi venas en nia direkto. Aŭskultu, kiom proksima ĝi estas! Eblas kompti la paŝsonojn: unu, du, tri! Jen, ĝi staras ĵus aliflanke de la pordo. Jen estas la horo! Kriegu, viro, kriegu! Estas la ununura ŝanco inter vi kaj eterneco! Ho, vidu! Vi hezitis tro longan tempon. Ĝi preterpasis. Jen. Ĝi mallaŭtiĝas. Ĝi estas for! Pripensu tion! Primeditu tion! Vi ĵus aŭdis homan paŝsonon je la lasta fojo. Kiom strange devas esti aŭskulti tiel ordinaran sonon kaj konscii ke neniam denove oni aŭdos samaĵon."
