Ho, amiko mia! La dolorego en tiu envolvita vizaĝo estis vidinda ekstazo! Mi elpensis novan torturon kaj ĝin aplikis, min helpante per iom da mensoga kreivo:

"Tiu kompatinda Krugero strebis savi miajn edzinon kaj infanon kaj mi havigis al li reciprokan komplezon en la taŭga momento. Mi konvinkis lin prirabi vin. Kaj mi kaj iu virino helpis lin dizerti el sia militservo kaj lin alvenigis al sekurejo."

Rigardo de surprizo kaj triumfo ekbrilis malhele tra la angoro en la vizaĝo de mia viktimo. Mi perpleksiĝis, maltrankviliĝis, diris:

"Nu, kio? Ĉu li ne eskapis?"

Nea kapskuo.

"Ĉu ne? Kio okazis tial?"

La kontento en la envolvita vizaĝo ankoraŭ pliklariĝis. La viro strebis murmuraĉi kelkajn vortojn — sensukcese; penadis esprimi ion per la malhelpitaj manoj — malsukcesis; paŭzis momenton, tiam klinis malforte la kapon en signifocela maniero, en la direkto al la kadavro kuŝanta la plej proksime al li.

"Ĉu mortinta?" mi demandis. "Ĉu ne sukcesis eskapi? Ĉu kaptita fuĝante kaj pafita?"

Cetera kapskuo nea.

"Tial, kiel?"

Denove la viro entreprenis fari ion permane. Mi zorge atentis sed ne sukcesis diveni la celon. Mi antaŭenkliniĝis kaj rigardis eĉ pli zorge. Li ĉirkaŭtordis dikfingron kaj per ĝi malforte pikis la bruston.

"Ho, ĉu vi volas diri: ponardita?"

Jesa kapmovo, akompanite de fantoma rideto de tioma diableco ke ĝi ekŝaltis veklumon en mia malakra cerbo kaj mi kriegis:

"Ĉu ponardis lin _mi_, lin preninte por vi? Ĉar tiu pikbato celis ununure vin!"

La jesa kapmovo de la denove mortanta fripono estis tiel ĝoja kiel lia mankanta fortiko kapablis elmontri.

"Ho, mizera, mizera mi, mortiginte la kompatan personon kiu amikiĝis kun miaj karuloj kiam ili estis senhelpaj kaj kiu ilin servintus se li povintus! Mizera, ho, mizera, mizera mi!"



13 из 31