
Mi imagis aŭdi la dampitan glugleton de primoka rido. Mi eligis la vizaĝon de inter la manoj kaj vidis mian malamikon malantaŭensinki sur sian klintabulon.
Necesis al li sufiĉe longa tempo por morti. Li disponis mirindan vitalecon, surprizan konstitucion. Jes, li pasigis plaĉe longan tempon pri la afero. Mi alportis seĝon kaj ĵurnalon, sidiĝis apud li kaj legis. De tempo al tempo mi trinketis brandon. Tion mi bezonis pro la malvarmo. Sed mi trinketis ankaŭ pro tio ke, en la komenco, kiam mi etendis la manon por alpreni la botelon, li supozis ke mi celas havigi iom al li. Mi legis laŭtvoĉe: ĉefe fantaziajn raportojn pri homoj urĝe forkaptitaj de sur la tombosojlo kaj revenigitaj al vivo kaj viglo pere de kelkaj kulerplenoj da likvoro kaj varma bano. Jes, li pasigis longan malfacilan tempon mortante: tri horojn, ses minutojn, ekde la momento kiam li aŭdigis la sonorilon.
Laŭ onia opinio, dum la dek ok jaroj forpasintaj ekde kiam iniciatiĝis tiu kadavrogvatado, nenia en tuko envolvita gasto de la Bavariaj mortodomoj iam sonorigis sian sonorilon. Nu, tio estas senĝena opinio.
Ĝi restu tia.
La malvarmo de la mortoĉambro jam penetris miajn ostojn. Ĝi revigligis kaj retrudis al mi la malsanon antaŭe min afliktintan sed kiu, ĝis la koncerna nokto, konstante kaj ade malaperis. Tiu viro murdis mian edzinon kaj mian infanon. Kaj post tri tagoj li aldonintos mian nomon al sia murdolisto. Ne gravas! Dio! Kiel bonsapora estas la memoraĵo pri tio. Mi kaptoatingis lin eskapantan el sia tombo kaj lin reŝovis en ĝin!
Post tiu nokto mi devis enlitiĝi dum tuta semajno. Sed ekde kiam mi povis iom rondiradi, mi konsultis la mortodomajn registrolibrojn kaj eksciis la numeron de la domo en kiu Adlero mortis. Mizera pensionaĉo tiu estis. Mi konceptis la ideon ke kompreneble li akirintus la personajn havaĵojn de Krugero, estante la kuzo de tiu, kaj mi deziris obteni la horloĝon de Krugero se eblus al mi.
