
Nu, rilate al tiu horloĝo — vidu kiom strange evoluas la aferoj!
Mi ĉirkaŭspuris ĝin en Germanio dum pli ol jaro je granda monkaj ĉagrenkosto. Kaj finfine mi ekhavis ĝin! Ekhavis ĝin kaj nedireble ekĝojiĝis. Malfermis ĝin kaj nenion trovis interne. Ho, mi devintus antaŭscii ke tiu paperpeceto ne restos tie ĉiun tiun tempon.
Kompreneble, mi rezignis pensi pri la dek mil dolaroj tiam. Rezignis tion kaj forigis ĝin el mia menso. Kaj ege malĝoje, ĝin dezirinte por la filo de Krugero.
Hieraŭnokte, kiam finfine mi konsentis pri mia neevitebla morto, mi komencis pretigi miajn havaĵojn. Mi entreprenis bruligi ĉiujn senutilajn dokumentojn kaj certege, de inter la dokumentoj de Adlero ne antaŭe zorge kontrolitaj elfalis tiu longe dezirata peceto. Tuj mi ĝin rekonis. Jen ĝi. Mi ĝin tradukos:
_Brika lustablo, mezurbe, angule de Orleano- kaj Merkato-Stratoj. Angulo alfrontanta urbodomon. Tria ŝtono, kvara vico. Tien enŝovu mesaĝon dirantan kiom alvenos._
Jen. Prenu kaj konservu ĝin! Krugero klarigis ke tiu ŝtono formoveblas, kaj ke ĝi estas en la norda muro de la fundamento, kvaravice ekde la supro, triaŝtone ekde la okcidento. La mono kaŝiĝas malantaŭ ĝi. Li diris ke la lasta frazo estas trompaĵo por devojigi okaze ke la papero enfalu malĝustajn manojn. Sendube ĝi plenumis tiun funkcion por Adlero.
Nun mi deziras petegi ke kiam vi faros vian proponitan vojaĝon laŭ la rivero, vi spurtrovu tiun kaŝitan monon kaj sendu ĝin al Adamo Krugero, ĉe la Manhejma adreso kiun mi menciis. Ĝi riĉuligos lin kaj mi dormos des pli trankvile en mia tombo sciante ke mi faris mian plejon por la filo de la viro kiu klopodis savi miajn edzinon kaj infanon — kvankam mia mano senscie lin mortigis, kontraŭe al la impulso de mia koro kiu preferintus lin ŝirmi kaj savi.
