
"Tia estis la rakonto de Ritero," mi diris al miaj du amikoj. Estiĝis profunda kaj impona silento kiu daŭris ne mallongan tempon. Tiam ambaŭ viroj estigis pafadon da ekscititaj kaj admiraj ekkrioj pri la strangaj eventoj de la rakonto. Kaj tio, kune kun klakadanta fluego da demandoj kiu daŭre persistis ĝis ĉiuj partneroj preskaŭ senspiriĝis.
Tiam miaj amikoj komencis renormaliĝi kaj retiriĝi, subŝirme de kelkfojaj vortpafoj, en silenton kaj abisman revadon. Dum dek minutoj nun aŭdiĝis nur silento. Tiam Roĝero diris reveme:
"Dek mil dolaroj!" Aldonante, post paŭzego:
"Dek mil. Tio estas vera monamaso."
Baldaŭ la poeto demandis:
"Ĉu vi celas sendi ĝin al li tujege?"
"Jes," mi diris. "Tio estas stranga demando."
Nenia respondo. Post iom da tempo, Roĝero demandis heziteme:
"Ĉu la tutan sumon? Tio estas — mi volas diri — "
"Certege, la tutan sumon."
Mi estis dironta pli, sed haltis — haltis pro pensadsinsekvo naskiĝinta en mi. Tompsono parolis sed mia menso estis for kaj mi ne aŭdkaptis lian diraĵon. Sed mi aŭdis Roĝeron respondi:
"Jes. Tia ĝi ŝajnas al mi. Tio devus ege sufiĉi. Mi opinias ke _li_ nenion faris."
Baldaŭ la poeto diris:
"Kiam vi pripensas la aferon, tio _pli_ ol sufiĉas. Vi nur konsideru!
Kvin mil dolaroj! Nu, li ne kapablus elspezi tion en la daŭrotempo de sia vivo. Kaj tio lin difektus, aldone. Eble eĉ lin ruinigus.
Vi konsideru tion. Post malmulte da tempo li forĵetus la restintan monon, fermus sian butikon, eble komencus drinkadi, mistraktus siajn senpatrinajn infanojn, sinkus en ceterajn malboncelajn irvojojn, progresus laŭvice de malbono al plimalbono — "
