"Jes, vi pravas," interrompis Roĝero fervore. "Mi jam vidis tion cent fojojn. Jes, pli ol cent fojojn. Vi metu monon en la manojn de tia viro nur se vi deziras lin detrui, tio estas fakto. Vi nur metu monon en liajn manojn, necesas fari nenion ceteran. Kaj se tio ne malaltigas lin kaj lin senutiligas kaj lin senigas je ĉiu memestimo kaj ĉio, tiam mi ne konas la homan naturon — ĉu ne, Tompsono? Kaj eĉ se ni transdonus al li _trionon_ el ĝi; nu, en malpli ol ses monatoj — "

"Malpli ol ses _semajnoj_, vi diru," respondis mi, ekscitiĝante kaj interrompante. "Escepte se li metus tiun tri-mil-dolaran sumon en sekurajn manojn kie li ne povus ĝin ektuŝi, ne pli ol ses semajnoj forpasus antaŭ ol — "

"_Certege_, ne pli ol ses semajnoj!" diris Tompsono. "Mi redaktis librojn por tiuspecaj homoj kaj en la momento mem kiam ili enmanigas sian tantiemon — eble temas pri tri mil, eble du mil — "

"Kial tiu ŝuisto rajtas disponi du mil dolarojn, plaĉus al mi ekscii?" Roĝero interrompis serioze. "Viro eble nepre kontenta nun, tie en Manhejmo, ĉirkaŭate de samranguloj, manĝante sian panon kun tiu apetito kiun povas estigi nur laborema entreprenado, ĝuante sian modestan vivon, honesta, justa, purkora, kaj _benita_! Jes, mi diru 'benita' super la miriadoj ĉirkaŭirantaj en silkaj vestaĵoj, laŭpromenantaj la malplenan artefaritan rondvojon de socia malsaĝeco.

Sed vi nur metu _la koncernan_ tenton antaŭ li nuran fojon! Vi nur metu dek kvin cent dolarojn antaŭ tia viro kaj diru — "

"Dek kvin cent diablojn!" mi protestis. "_Kvin_ cent putrigus liajn principojn, paralizus lian entreprenadon, trenus lin al la rumvendejo, de tie ĝis la defluilo, de tie ĝis la almozdomo, de tie ĝis — "

"_Kial_ trudi al ni mem tiun krimon, sinjoroj?" interrompis la poeto serioze kaj alloge. "Li estas feliĉa tie kie li estas ke tia kia li estas. Ĉiu sento pri honoro, ĉiu sento pri karitato, ĉiu sento pri alta kaj sankta bonvolo nin avertas, nin petegas, nin ordonas lin lasi en senĝeno. Jen vera amikeco, jen aŭtenta amikeco. Ni povus funkciigi aliajn rimedojn pli pompajn. Sed nenian tiel vere komplezan kaj saĝan, kredu min."



17 из 31