
Post iom da daŭra diskutado, evidentiĝis ke ĉiu el ni, en la profundo de sia koro, sentis kelkajn dubojn pri tiu aranĝo pri la afero. Klarege estis ke ĉiuj sentis la devon sendi al la kompatinda ŝuisto _ion_.
Estiĝis longa kaj pripensa diskuto pri tiu punkto kaj finfine ni elektis sendi al li kolorlitografon.
Nu, post kiam ĉio laŭŝajne bonordiĝis por ĉiuj partoprenantoj, elstariĝis nova ĝeno. Okazis ke tiuj du viroj celis dividi la monon egalparte kun mi. Mi ne samopiniis. Mi diris ke ili povos sin taksi bonŝancaj se ili kunricevos duonon el la mono. Roĝero diris:
"Kiu estintus _iel ajn_ bonŝanca se ne partoprenintus en la afero mi? Estis mi kiu faris la unuan sugeston. Sen mi ĉio irintus al la ŝuisto."
Tompsono diris ke li mem pripensis la aferon jam en la sama momento kiam Roĝero unue parolis.
Mi replikis ke la sugesto naskiĝintus ĉe mi sufiĉe baldaŭ kaj sen la helpo de iu ajn. Mi estas malrapida pensanto eble, sed fidinda.
La debato varmiĝis en kverelon, tiam en batalon. Ĉiu viro ekvundiĝis iom forte. Post min iom kuraci, laŭ mia maniero, mi supreniris en malbonaĉa humoro al la uraganferdeko. Mi renkontis Kapitanon Makordon tie kaj diris, tiel plaĉe kiel permesis mia humoro:
"Mi alvenas por adiaŭi, Kapitano. Mi deziras alteriĝi ĉe Napoleono."
"Vi deziris alteriĝi kie?"
"Ĉe Napoleono."
La kapitano ekridis sed, ekkonsciinte ke mi ne estas en gaja humoro, li ĉesis ridi kaj diris:
"Sed ĉu vi seriozas?"
"Mi jes ja tre seriozas."
