"Venu kun mi. Mi havas loĝanton kiu rakontos al vi ĉion kion vi deziras ekscii. Li estis noktosentinelo tie."

Li estis vivanta homo sed ne havis vivantan aspekton. Li kuŝis surlite kaj altaj kusenoj subtenis lian kapon. Lia forvelkinta vizaĝo estis senkolora. Liaj profunde sinkintaj okuloj estis fermitaj. Lia mano, kuŝante sur lia brusto, estis ungegaspekta, tiel osta kaj longfingra ĝi estis. La vidvino komencis min prezenti. La okuloj de la viro malfermiĝis malrapide kaj briletis malice el la krepusko de siaj kavernoj. Li kuntiris nigre la brovojn. Li levis la maldikan manon kaj entreprenis nin forsendi per ordonema gesto. Sed la vidvino daŭre parolis ĝis eksciigi al li la fakton ke mi estas fremdulo kaj Usonano.

La mieno de la viro tuj ŝanĝiĝis, pliheliĝis, eĉ avidiĝis — kaj en la sekvinta momento li kaj mi ekĝuis kunan solecon.

Mi komencis paroli en roksolida Germana lingvo. Li respondis en ege fleksebla Angla lingvo. Post tio ni nepre flankenlasis la Germanan.

Tiu ftizulo kaj mi intime amikiĝis. Mi vizitis lin ĉiun tagon kaj ni parolis pri ĉio. Almenaŭ pri ĉio krom edzinoj kaj infanoj.

Se menciiĝis la edzino aŭ la infano de iu ajn, ĉiam postokazis tri fenomenoj: la plej afabla kaj amema kaj dolĉa lumo briletis en la okuloj de la viro dum momento; en la sekvinta momento la lumo forpaliĝis kaj ĝin anstataŭis tiu minaca mieno jam ekflaminta tie kiam mi vidis liajn okulojn malfermiĝi la unuan fojon; triavice, li ĉesis paroli tie kaj tiam por tiu tago, restis senparole daŭre enlitiĝite, perdite en abstrakta kaj absorbita pensado, laŭŝajne aŭdante nenion kion mi diris, malatentante miajn adiaŭojn, kaj evidente prikonsciis nek vide nek aŭde pri mia foriro el la ĉambro.

Kiam mi jam estis dum du monatoj la ĉiutaga kaj sola intimulo de tiu Karolo Ritero, li diris abrupte ion tagon:

"Mi rakontos al vi mian historion."

Tiam li daŭrigis kiel jenas:

*****

Mi neniam rezignis antaŭ nun. Sed nun mi rezignas. Mi estas mortonta.



3 из 31