
Mi finkonkludis hieraŭnokte ke devas okazi tiel kaj, aldone, ege baldaŭ. Vi diras ke vi celas reviziti vian riveron iun tagon kiam la okazo prezentiĝos. Nu, bonege. Tio, kune kun stranga sperto kiun hazarda sorto okazigis al mi hieraŭnokte, devigas min rakonti al vi mian historion — ĉar vi vidos vilaĝon Napoleonon en Arkansaso kaj por mia bono vi haltos tie kaj plenumos taskon por mi — taskon kiun vi entreprenos bonvole post aŭskulti mian rakonton.
Ni mallongigu la rakonton kie ajn eblas ĉar ĝi estas longa kaj bezonos mallongigon. Vi jam scias kiel okazis al mi aliri Amerikon kaj kiel mi decidiĝis ekloĝi en tiu soleca regiono de la Sudo. Sed vi ne scias ke mi havis edzinon. Mia edzino estis juna, belega, amema, kaj, ho! tiel die bona kaj senkulpa kaj milda. Kaj nia filineto estis miniatura kopio de sia patrino. Tio estis la plej feliĉa el ĉiuj feliĉaj hejmoj.
Iun nokton — okazis ĉirkaŭ la fino de la milito — mi vekiĝis el ebria stuporo kaj min trovis manligita kaj buŝŝtopita dum la ĉirkaŭanta aero estis malpurigita per kloroformo. Mi vidis du virojn en la ĉambro kaj unu el ili diris al la alia en raŭka flustrado: "Mi _diris_ al ŝi ke mi faros tion se ŝi faros bruon, kaj rilate al la infano — "
La alia viro interrompis en mallaŭta duonplora voĉo:
"Vi diris ke ilin ni nur buŝŝtopos kaj prirabos, ne difektos, alie mi ne konsentintus alveni."
"Ĉesu plendaĉi. _Necesis_ ŝanĝi la planon kiam ili vekiĝis. Vi faris _vian_ plejon por ilin protekti. Nun tio vin kontentigu. Venu, helpu serĉfosadi."
Ambaŭ viroj surportis maskojn kaj krudajn ĉifonajn "nigrul"-specajn vestaĵojn. Ili havis celpunktan lanternon helpe de kies lumo mi konsciis ke al la dekstra mano de la pli milda el la du rabistoj mankas dikfingro. Ili serĉfosadis hazardacele en mia malriĉa loĝejo dum momento. La ĉefbandito diris tiam en teatra flustrado:
"Tio estas tempomalŝparo. _Li_ malkaŝu kie ĝi estas kaŝita. Forigu lian buŝoŝtopilon kaj lin revigligu."
