La alia diris:

"Bone. Kondiĉe ke ne okazu klabado."

"Sen klabado estu, tial. Kondiĉe ke li daŭre silentu."

Ili min alproksimiĝis. En tiu momento aŭdigis eksterdomaj sonoj, sonoj de voĉoj kaj hufotretado. La rabistoj retenis la spiradon kaj aŭskultis. Malrapide la sonoj pli kaj pli proksimiĝis. Tiam eksonis kriego:

"_Saluton_, la domo! Vidigu lumon. Ni deziras akvon."

"La voĉo de la kapitano, per Dio!" diris la teatre flustrinta brutulo, kaj ambaŭ banditoj forfuĝis pere de la malantaŭpordo, malŝaltante sian lanternon dum la kurado.

La fremdulo alvokis plurajn pluajn fojojn, tiam preterrajdis — estis laŭŝajne dekduo da ĉevaloj — kaj nenion pluan mi aŭdis.

Mi luktis sed ne sukcesis min liberigi el miaj ligoj. Mi klopodis paroli sed malhelpis tion mia buŝŝtopilo. Mi kapablis eligi nenian sonon.

Mi serĉaŭskultis la voĉojn de miaj edzino kaj infano — aŭskultis longe kaj atentege. Tamen nenia sono eliris la alian ekstremaĵon de la ĉambro kie staris ilia lito. Tiu silento pli kaj pli aĉiĝis, pli kaj pli minaciĝis, en ĉiu momento. Ĉu vi opinias povinti toleri horodaŭron da tiaĵo? Kompatu min tial, al kiu necesis toleri trihoran daŭron. Ĉu trihoran? Trieternecan, diru! Kiam ajn eksonis la horloĝo ŝajnis ke jam forpasis jaroj ekde kiam mi aŭdis ĝin la antaŭan fojon. Dum la tuta tempo mi baraktis en miaj ligoj kaj finfine, ĉirkaŭ la nova tagiĝo mi min liberigis kaj ekstreĉis miajn rigidajn membrojn.

Mi povis distingi detalojn iom bone. Disrubis la plankon aĵoj tien ĵetitaj per la ŝtelistoj dum ili serĉis miajn ŝparmonojn. La unua objekto kaptinta mian apartan atenton estis dokumento mia kiun mi vidis ekrigardi kaj tiam forĵeti la pli krudan el la du brutuloj. Sango ĝin makuligis. Mi atingis stumblapaŝe la alian ekstremaĵon de la ĉambro.

Ho, kompatindaj, senofendaj, senhelpaj estuloj, tie ili kuŝis. Jam forpasis iliaj ĉagrenoj. Nur komenciĝis la miaj.



5 из 31