
Ĉu mi apelaciis al la juro? Ĉu mi? Ĉu satiĝas la soifo de la malriĉulo se la reĝo trinkas por li? Ho, ne, ne, ne! Mi deziris nenian impertinentan sintrudon de la juro. Leĝoj kaj la pendumilo ne povus kontraŭpagi la ŝuldoprezon kiun mi rajtis ricevi. La juro lasu sentime al mi la tiurilatan respondecon. Mi malkovrus la ŝuldanton kaj kolektus la ŝuldon. Kiel efektivigi tion, ĉu vi diras? Kiel efektivigi tion kaj tiom ekcerti pri ĝi se mi neniam vidis la vizaĝojn de la ŝtelistoj nek aŭdis iliajn kutimajn voĉojn nek konceptis ununuran ideon pri kiuj ili povus esti? Malgraŭ tio tamen mi estis jes ja certa — ege certa, ege memfida. Mi disponis indicon — indicon kiun vi taksintus senvalora — indicon kiu ne multe helpintus eĉ detektivon pro tio ke mankus al li la sekreto pri kiel ĝin apliki. Mi parolos pri tio baldaŭ. Vi vidos. Ni daŭrigu nun, konsiderante la aferon en taŭga ordo. Por komenci estis cirkonstanco kiu disponigis al mi precizdirektan vidpunkton. Tiuj du rabistoj estis klarŝajne soldatoj trompvestitaj kiel vagabondoj, kaj ne novvenitaj al milita servado sed spertaj pri ĝi — konstantuloj, eble. Ili ne akiris siajn soldatajn sintenon, gestojn, starpozojn en unu tago, nek en unu monato, nek en unu jaro.
Tiel mi opiniis, sed nenion diris. Kaj unu el ili diris, "La voĉo de la kapitano, per Dio!"—la viro mem kiun mi deziris senvivigi. Du mejlojn for tendumis pluraj regimentoj kaj du kompanioj de Usona kavalerio.
Kiam mi eksciis ke Kapitano Blakelio de Kompanio C preterpasis nin dum la nokto kun eskorto, mi diris nenion sed decidiĝis serĉi mian viron en tiu kompanio. Dum diversaj konversacioj studeme kaj obstine mi priskribis la rabistojn kiel vagabondojn, kampadejo-parazitulojn. Kaj inter tiu socia klaso miaj kunkonversaciintoj serĉis vane, ĉar nur mi suspektis la soldatojn.
Laborante pacience dumnokte en mia afliktita hejmo, mi fabrikis kamuflaĵon por mi el diversaj vestaĵpecoj kaj — eroj.
