
Baldaŭ mi trovis soldaton al kiu mankis dikfingro. Kian ĝojon tio havigis al mi! Kaj kiam mi ekcertis ke nur li, el ĉiuj kompanianoj siaj, perdis dikfingron, malaperis mia lasta dubo. Mi _certegis_ suresti la ĝustan spurvojon. La viro nomiĝis Krugero. Li estis Germano. Estis naŭ Germanoj en la kompanio. Mi kontrolgvatadis por ekscii kiuj estas liaj intimuloj, sed laŭŝajne li havis neniajn apartajn amikojn.
Tamen intimulo lia estis mi kaj mi prizorgis kreskigi la rilaton.
Kelkfoje mi tiel sopiris al venĝo ke mi apenaŭ sukcesis malhelpi min surgenuiĝi antaŭ li kaj petegi ke li fingremontru la viron mortigintan miajn edzinon kaj infanon sed mi ekscipovis bridi al mi la langon. Mi atendadis pacience kaj daŭre sortodivenis, laŭokaze.
Mia aparataro estis simpla: iom da ruĝa farbo kaj peceto da blanka papero. Mi farbis la malsupron de la klienta dikfingro, faris surpaperan premaĵon de ĝi, ĝin studadis dum la nokto kaj sciigis lian sorton al li la sekvintan tagon. Kiun ideon mi nutris, efektivigante tian sensencaĵon? Jen ĝi estis. Kiam mi estis knabo mi konis maljunan Francon estintan provoso dum tridek jaroj kaj li diris al mi ke ĉiu homo havas unu trajton kiu neniam ŝanĝiĝas ekde la lulilo ĝis la tombo: la linioj sur la malsupra flanko de la dikfingro.
