
Mi daŭre sortodivenis. Ĉiun nokton mi min izoligis, en nepra soleco, kaj pristudis sub lupeo la dikfingrajn premaĵojn de la tago. Vi imagu la vorantan avidon per kiu mi okulkontrolegis tiujn labirintajn ruĝajn spiralojn, tenante apude tiun dokumenton surportantan la dekstramanajn dik- kaj alifingrajn premaĵojn de tiu nekonata murdinto, presitajn per la plej kara sango — por mi — iam defaligita sur ĉi tiu tero! Kaj foje kaj refoje necesis al mi ripeti la saman malnovan senkuraĝigan rimarkon: "Ĉu _neniam_ samaspektos ili?"
Sed finfine alvenis mia rekompenco. Ĝi estis la dikfingra premaĵo de la kvardektria viro de Kompanio C partopreninta en mia eksperimento:
Soldato Franzo Adlero. Unu horon antaŭe mi sciis nek la nomon nek la voĉon nek la figuron nek la vizaĝon nek la naciecon de la murdinto.
Sed nun mi sciis ĉiujn tiujn detalojn. Mi opiniis rajti certi pri la afero. La ripetitaj demonstradoj de la Franco estis mia rajtigilo. Tamen restis rimedo por ĉion _nepre_ certigi. Mi disponis pri premaĵo de la maldekstra dikfingro de Krugero. En la mateno mi flankenapartigis lin dum lia maldeĵorado. Kiam ni staris ekster la vid- kaj aŭdkampo de eblaj atestontoj mi diris en impona maniero:
"Parto de via sorto estas tiel serioza ke mi juĝis esti pli bone ne malkovri ĝin al vi okaze de publika kunveno. Vi kaj cetera viro, kies sorton mi pristudis hieraŭnokte — Soldato Adlero — murdis virinon kaj infanon. Oni vin spuras. Antaŭ ol forpasos kvin tagoj oni murdos vin ambaŭ."
