Al vasta regno de Pluton'.Pli simple — mortis la person'.En la infer' al jugho li alvenas."Jen kiu vi? De kia lok' devenas?""Mi estas el Persuj', satrapo — mia rang',Sed dum la viv' je sano estis mank',En regiono mi ne regis,Sekretario chion flegis.""Sed kion faris vi? " —"Mi dormis, sate manghis,Subskribis kion li aranghis"."Al paradizo tuj!" — "Sed kie estas justo?"Ekkriis sen ghentil' Merkur' per tuta brusto."Ho, frat'!" respondis nun Eak':"Vi estas sen kompren' pri ordinara ag'.Stultulo estis li! Kaj se en sia fak'Li regus kun potenco,Malbona estus konsekvenco, —La tuta region' disfalus je ruin',Netolerebla estus vivo…!Al paradiz' ni sendu linPro lia senaktivo."Hierau vidis mi jughiston dum jughad' —Nu, certe trafos li al regno de beat'.
LUPO EN HUNDEJO
Dumnokte iris Lup' al korto shafa,Sed estis li. maltrafa:Erare venis li al hunda kort'.Pro veno de grizul' alarmis tuta stalo,Ekbojis la hundar' kaj strebis al batalo."Rabisto jen! "alvokis kria Vort', —Kaj tuj fermighis korta pord'.Momente la hundej' farighis la infero.Jen kuras homoj kun baston-armil',Jen kun fusil',Jen flagras torchoj en tremanta bril'.La Lupo en angul' sin premas en mizero,Kun tima dentoklak' kaj kun kuspita fel';Li manghus chiujn certe en kruel',Sed li komprenas nun, ke mankas la espero.Ke fine venis vengha hor'Por chiu shafa plor', —