Saluton, kamarad'! De kie venas vi?""Mi estis en muze', en Urba Galeri',Kaj chion por rigard' mi vidis en detalo.Pri tuta valorajh' en chiu halo,Rakonti ech ne povus mi.Jen mirindajh' ghuiga por plezuro!Mirakla estas verk' donita de naturo!Impreson havis mi de chiu animal'!Kaj kia diversajh' — jen kraboj,Mushetoj, kuloj kaj skaraboj,Similaj al smerald', aliuj — al koral'!Kaj nur imagu vi pri eta kokcinelo, —Mezur' — je pingla kap', ekstero — lau juvelo!""Kaj kiel elefant' aspektas en la hal'?Ghi kvazau mont' vershajne sin prezentis?""Chu tie estis ghi?" — "Nu certe", — "En real'La elefanton mi tutplene ne atentis."
LUPO KAJ SHAFIDO
Malpravas senfortul' konstante en la mond':La historio ja ekzemplojn multajn donas,Sed historion mi ne verkas, nek komponas,Kaj jen pri la afer' de fablo vers-rakont'.Shafid' en varma tag' al rivereto venis,Sed en la sama lok' malsata Lup' sin trenis.Manghajhon serchis li kun sanga avidec'.Veninte al viktim' indignon li mienis,Kun la aspekt' de just' kaj legha dec';"Chu rajtas vi, fripon', per la muzel' malpuraTrinkajhon mian leki en river'Kun senmoder'Kaj malpurigi ghin per ago aventura?Pro tia malhonesta rab' Vi restos sen la kap'.""Se Granda Lupa mosht' permesos,Mi diros en humil', ke trinkas mi kun pacoDe lia moshta lok' je granda interspaco,Kaj vane li insultas kaj ekscesas:Ne povas kauzi mi malbonon nun por li.""Do primensogas mi!